Thursday Feb 26, 2009

Recenzo de la Resistance PSP demo

Resistance: Retribution estas la PSP ludo de la Resistance serio. La demo de la ludo ne estas tro granda, tial mi ne povis kompreni la rakonton (ankaux, mi ankoraŭ ne ludis la aliajn Resistance ludojn). Sed, la ludo havas filmon antaŭ la demo-misio, kiu ekspliki la rakonto. Sed, mi estas tro mallaborema por atenti. Tamen, la demo estas tre bona, kun bonega direktsistemo/komandsistemo (mi ne scias la ĝustan vorton) kaj belega grafiko. Mi pensas ke tiu ĉi ludo povas estiĝi granda sukceso. La demo estas en la PS-Store (Playstation Vendejo), minimume en la Aŭstralia vendejo, kaj ĝi estas senpaga. Oni bezonos havi minimume ~200MB por elŝuti (eble pli ol tio por la instalado).

Comments (0)

To leave or reply to comments, please download free Podbean or

No Comments

Copyright 2012 Chrisso Meredith. All rights reserved.

Podcast Powered By Podbean

Version: 20240320